William Auld


Neĝo

Pestsilenta
la neĝ' invadas
venkas la urbon;
kaj ni,
popol' venkita
marŝas senespere la stratojn
kun nuko kurba
sub jug' de l' okupanta
armeo blanka.

Printempo, helpon!
Kiam ni aŭdos
fanfaron vian
ĉe l' horizonto?






William Auld (Hainault, Kent, Inglaterra, 1924 - Dollar, Clackmannanshire, Escocia, 2006). Docente de Literatura Inglesa. Poeta, traductor y ensayista. Fue vicepresidente de la Asociación Universal de Esperanto (UEA), presidente de la Academia de Esperanto (1979–1983) y presidente del Centro PEN de literatura en esperanto. Candidato al Premio Nobel de Literatura en 1999-2006.